世界语学习  

世界语文学

 

     KABE, KLASIKA STILISTO EN ESPERANTO, KAJ LA KANTO DE SARA

                世界语经典文体家卡贝及《莎拉的歌》

                                       王崇芳 


D-ro Kazimierz Bein naskigxis en 1872, en Polujo. Same kiel Zamenhof, anka
ŭ li estis okulkuracisto. Tra la mondo esperantista li gloriĝis kiel klasika literaturisto, konata sub la mallongigo Kabe. Kabe ne verkis originale pro sia konvinko, ke la lingvo multe pli profitas el la traduklaboro, ĉar en ĝi la tradukanto ne povas eviti malfacilaĵojn kaj devas trovi la plej taŭgan esperimmanieron. En majstra formo li tradukis multajn belaĵojn el la lingvoj germana, pola kaj rusa. Li estis majstro de la ĝusta kaj internacia esperanta stilo. Li uzis elegantan facile legeblan lingvon tute liberan de naciismoj. Legi liajn verkojn estas efektiva ĝuo.

Kazimierz Bein
博士于1972年生于波兰。他和柴门霍夫一样也是眼科医生。他在整个世界语界有经典作家的盛誉,以缩写名Kabe闻名于世。Kabe从未用原文进行过创作;他确信语言从翻译中获得的益处要比从原文创作中获得的益处大得多,因为在翻译过程中译者不能回避难译的词句而应找出最恰当的表达方式来。他用完美的形式从德语、波兰语和俄语译出了许多优美的文学作品。他是语言准确、易于各国世界语者理解的世界语文体大师。他所用的语言优美易懂,完全摆脱了民族语言习惯的束缚。阅读他的作品确实是一种享受。

En 1911 Kabe subite forlasis la Esperantan movadon kaj de tiam li ne plu okupi
ĝis pri Esperanto. Lia ago mirigis la tutan esperantistaron, kiu ne povis kompreni, kial homo, kiu akiris al si jam tian brilan gloron en Esperanta literaturo, povas tiel strange forlasi la movadon kaj la ideon de Esperanto entute. Tamen, malgraŭ tio, lia verkaro kaj lia nomo restos por ĉiam en la Esperanta literaturo. Li restas modelo de bona stilisto, kies lingvo spiras belecon kaj propran spiriton de Esperanto.

1911
Kabe突然离开了世界语运动,从那时起就不再从事世界语译作了。他的行为使所有世界语者感到诧异,他们不能理解为什么一个已经在世界语文学中如此赫赫有名的人会如此奇怪地完全离开世界语运动和放弃世界语理想。然而尽管如此,他的作品和他的名字将永远留在世界语文学中。他现在仍然是优秀文体的典范,他的语言体现了世界语的语言美和世界语特有的语言魂。

La Faraono estas romano verkita de pola romanisto Boleslaw Prus. Ĝi priskribas morojn de la antikva Egiptujo, batalojn inter la pastraro kaj faraono Ramzes ⅩⅢ. La romano estas en tri volumoj, 960 paĝoj. Verŝajne ĝi estas la plej ŝatata verko en Esperanto. Kanto de Sara estas peco el la romano.

《法老王》是波兰小说家B. Prus(普鲁斯)所著的一部长篇小说。它描述了古埃及的风俗人情、祭司集团与拉美西斯十三世法老之间的斗争。这部长篇小说共分三卷,960页。它很可能是最受喜爱的一部世界语翻译作品。《莎拉的歌》是这部小说的一个片断。

Sara estis bela hebrea knabino nenobela. Pro sia escepta beleco
ŝi estis prenita de la princo Ramzes (poste la faraono Ramzes ⅩⅢ) kiel kromedzino. Poste, sub la interveno de la pastraro, ŝi estis forlasita de Ramzes kaj tiel fariĝis viktimo de la batalo inter la faraono kaj la pastraro. Tiu ĉi peco estas kanto kantita de Sara al Ramzes. Ĝi kantis pri la malĝojo kaj doloro de la laboranta popolo de la antikva egiptujo, popolo, kiu suferis kruelan subpremon kaj tiel ne povis teni sian sorton en siaj manoj. La kanto estas belega poemo en prozo. Do legu kaj relegu kun ĝuo.

莎拉是一位善良的希伯来民间姑娘。她因美貌出众,被王子拉美西斯(后为拉美西斯十三世法老)娶为非正式的妻子。后来,由于祭司集团的干涉,她被拉美西斯遗弃,成为法老与祭司集团斗争的牺牲品。本篇是莎拉给拉美西斯所唱的一首歌。这首歌唱出了古代埃及劳动人民遭受残酷压迫,不能掌握自身命运的悲愁和痛苦心情,是一篇极其优美的散文诗。请反复阅读欣赏。


LA
 KANTO DE SARA

莎拉的歌


Sara ekgenuis sur la herbo,
ĉe la piedoj de l' princo, kaj pinĉinte kelke da akordoj sur la harpo, komencis:

莎拉在草地上靠着王子的脚跪下,在竖琴上弹奏了几个和弦,开始唱道:

Kie estas tiu, kiu ne havas
ĉagrenon?
Kie estas tiu, kiu sin preparante al la dormo,
Havus la rajton diri:
Jen tago, kiun mi pasigis sen mal
ĝojo?
Kie estas homo, kiu,
Ku
ŝiĝante en la tombon,
Povus diri: mia vivo pasis sen doloro kaj timo,
Kiel serena tago apud jordano!
Sed kiel multenombraj estas tiuj,
Kiuj
ĉiutage surverŝas sian panon per larmoj
Kaj kies domo estas plena de sopiroj!

没有烦恼的人在哪里?
在安睡前可以对自己说
我度过的这一天没有忧愁,
这样的人在哪里?
躺进坟墓时能够说
我度过的这一生没有痛苦和恐惧,
就像约旦河畔晴朗的白昼,
这样的人又在哪里?
然而,那些每天都用泪水浇洗面包,
家中充满叹息声的人
却像多得无法计数!

La ploro estas la unua vo
ĉo de l' homo sur ĉi tiu tero,
Kaj la
ĝemo lia lasta adiaŭo.
Plena de mal
ĝojo li eniras en la vivon,
Plena de beda
ŭro li malleviĝas al la loko de l' ripozo,
Kaj neniu demandos lin, kie li volus resti.

啼哭是人来到世间的第一个声音,
呻吟是人离开世间的最后告别。
他充满悲哀地诞生到人间,
满怀悔恨地走向安息之地,
谁也不会问他愿在哪里留居。

Kie estas tiu, kiu neniam sentis la maldol
ĉecon de l' ekzistado?
Ĉu tio estas la infano,
Kies patrinon forrabis la morto,
A
ŭ suĉulo ĉe la mamo,
Kiun la malsato sekigis,
Anta
ŭ kiam ĝi almetis sian buŝeton?

从来没有尝过人生辛酸的人在哪里?
难道就是那孤儿,
他的母亲被死神夺去了生命?
或是那嗷嗷待哺的婴儿,
他把小嘴凑近他母亲的
因饥饿而干瘪了的乳房?

Kie estas la homo sen maltrankvilo en la animo?
Ĉu tio estas la ĉasisto,
Kiu persekutas rapidan kapreolinon,
Kaj renkontas sur sia vojo leonon, kiu ridas la sagon?
Ĉu tio estas la militisto, kiu,
Laci
ĝante marŝas al la gloro,
Renkontas arbaron da akraj lancoj kaj glavoj, soifantaj sangon?
Ĉu tio estas la granda reĝo,
Kiu per sendorma okulo observas la armeojn de la potencaj najbaroj,
Kaj per la orelo kaptas la murmureton de la kurteno,
Timante, ke en lia propra tendo lin faligos la perfido?

心中没有担忧和恐慌的人在哪里?
难道就是那猎人,
他在追赶奔跑的狍鹿的路上
遇见朝着弓箭冷笑的狮子?
难道就是那军人,
他在疲乏地走向荣誉时
遇见林立的嗜血的刀枪?
难道就是那国王,
他用失眠的双眼观察着强大的邻国军队,
并侧耳倾听帷幔的窸窣的声音,
担心着自己营帐中会有背叛者篡位?

Kaj tial la koro de l' homo
En
ĉiu loko kaj en ĉiu horo
Estas plenplena de mal
ĝojo.
En la dezerto lin minacas la leono kaj skorpio,
En la kavernoj la drako,
Inter la floroj la venena serpento.
Kiam la suno brilas, la avida najbaro meditas,
Kiel
ŝteli lian teron,
En la nokto la ruza rabisto
Palpas la pordon de lia
ĉambro.
En la infaneco li estas senpova,
En la maljuneco senforta,
En la matura a
ĝo ― ĉirkaŭita de l' danĝeroj,
Kiel la baleno ― de la profundaj akvoj.

因此,无论在什么地方,
在什么时候,
人总是心里充满着忧愁。
在沙漠中威胁他的是狮子和毒蝎,
在岩穴中威胁他的是恶龙,
在花丛中威胁他的是毒蛇。
光天化日之下贪婪的邻人
在盘算着怎样强占他的土地,
黑夜里诡诈的强盗
在摸索他的房门。
他在孩提时年幼无力,
在老年时体弱身衰,
在壮年时被凶险包围,
好似鲸鱼游在深水之中。

Kaj tial, sinjoro, mia kreinto,
Al vi sin turnas la laca animo.
Vi alkondukis
ĝin en ĉi tiun mondon, plenan de embuskoj,
Kaj vi fermis
ĉiujn vojojn de l' trankvileco,
Esceptinte tiun, kiu kondukas al vi.
Kaj kiel la infano, kiu ne scias pa
ŝi,
Kro
ĉiĝas al la vesto de l' patrino por ne fali,
Tiel la mizera homo etendas manojn al via kompato
Kaj liberi
ĝas de la duboj...

因此,主啊,我的造物主啊,
这厌倦的灵魂在向您求助。
是您把它引进了这充满险恶的世界,
除了通向您的这条道路之外,
您封闭了所有的安宁之路。
如同蹒跚学步的幼儿为了不跌倒
而紧紧抓住母亲的衣角一样,
这可怜的人向您的怜悯之心伸开了双手,
心中便消除了疑惧
……

                                                                                                                                   返回目录